This site will work and look better in a more modern browser, but it is still accessible to any browser or Internet device. You should upgrade your browser, if possible.
La vetero estas bela hodiaŭ; estas tre varme.
[]
Sed hieraŭ estis tre malvarme! Tiam ili ne povis ludi ekstere.
Jakobo kaj Maria ŝategas ludi;
[]
ili ĉiam ludas kune en la ĝardeno antaŭ la granda domo.
[]
Jakobo estas eta knabo kaj li havas ses jarojn.
[]
[]
La eta knabino estas lia fratino; ŝi havas kvin jarojn.
Jakobo havas malgrandan hundon; ankaŭ la hundo estas nun en la ĝardeno.
[]
La hundo ŝatas ludi kun la du infanoj. Nun la hundo estas tre ĝoja.
[]
Ne, Maria ne havas hundon; ŝi havas katon.
Sed la kato estas en la domo; la kato dormas.
[]
Ilia patrino estas ene de la domo kun la kato;
[]
{}
ŝi rigardas tra la fenestro kaj vidas, kiel Jakobo kaj Maria ludas.
{}
Jakobo rapide kuras al granda maljuna arbo. Li kaŝas sin de Maria. Ĉu vi scias, kial?
[]
Maria sidas kaj havas siajn manojn antaŭ la okuloj.
Ŝi nenion povas vidi kaj ŝi kalkulas.
Kaj kion Jakobo faras apud la arbo?
[]
Kiam ŝi estas ĉesinta kalkuli, ŝi ĉirkaŭrigardas.
[]
Ŝi serĉas Jakobon: Kien li iris?
[]
Ĉu vi vidis lin?
Maria ne scias, kie Jakobo estas.
[]
Ŝi demandas al la hundo: "Ĉu vi vidis Jakobon?".
Sed memkompreneble la hundo ne povas paroli.
berba egin!
Maria do ne ricevas respondon al sia demando.
Homoj neniam ricevas respondon, kiam ili parolas kun hundoj!
{}
Maria rigardas al sia patrino malantaŭ la fenestro;
Maria pensas, ke ŝi vidis, kien Jakobo iras:
[]
"Diru al mi, kie li estas!", ŝi diras al sia patrino.
"Ne, Maria, mi ne povas diri al vi", ŝi respondas.
[]
[]
Kvankam ŝi verŝajne scias, kie li estas, ŝi ne volas diri.
Maria malrapide paŝas tra la ĝardeno.
Ŝi ankoraŭ penas trovi Jakobon.
[]
{}
Ŝi rigardas sub la tablon kaj sub la seĝojn,
[]
{}
[]
Ŝi serĉas ĉie, sed ŝi ne povas trovi Jakobon.
ĝi venas de malantaŭ la granda maljuna arbo.
Ne temas pri birdo nek pri alia animalo.
[]
[]
Nun ŝi povas bone aŭdi ĝin.
[]
Tio devas esti Jakobo!
[]
[]
Tiam ŝi ankaŭ vidas etan manon;
[]
kaj kiam ŝi proksimiĝas, ŝi povas ankaŭ vidi lian kapon.
[]
Ŝi ridas kaj diras: "Mi trovis vin."
[]
Ili ambaŭ estas gajaj kaj iras al la domo.
Estas tempo por manĝi ion kaj trinki iom da akvo.
(by Proycon@Unilang)